|
Esperanto-kulturo, Esperanta kulturo aŭ kulturo de Esperanto estas kulturo propra al esperantistoj. Esperanto estas ankaŭ parto de la nemateria kultura heredaĵo en Pollando (ekde 2014)[1] kaj de Kroatio (ekde 2019).
"Esperanto estas vere humana, etika kaj nobla projekto kiu pro tio jam ofte, ankaŭ fare de UNESKO, estas konsiderata kiel altvalora kultura valoraĵo" - Jo Haazen"Esperanto estas la perfekta rimedo se oni deziras havi senperajn homajn kontaktojn mondvaste" - Peter Weide
"Elpensite kiel idiomo de granda komunikado, Esperanto evoluis kiel lingvo de alternativa komunikado[2]. Naskite el revo de paco kaj frateco, per sia ĉiutaga kaj familia uzo ĝi generis diasporan komunumon kaj originalan literaturon. La ĉefajn trajtojn de la esperanta kulturo, karakteriziĝas precipe per produktado literatura, sed ankaŭ teatra, muzika, komiksa kaj kinematografia" opinias Giorgio Silfer[3].
La Esperanto-kulturo estas deirpunkto al aliaj kulturoj (ĉi tiu estas esenca trajto por ĝi, pli ol por dominantaj naciaj lingvoj). Ĝenerale Esperanto-kulturo estas interkultura kaj disvolviĝas ĉefe en la jam menciitaj kampoj, sed ankaŭ en la kampo de internacia amikeco (Semajno de Internacia Amikeco) kaj gastigado (Pasporta Servo). La Esperanto-kulturo ampleksas krom simbolojn ankaŭ komunumajn kutimojn, eĉ diversajn ideologiojn[4][5] kiel klarigita en la Manifesto de Prago kaj por iuj (→Esperanta Civito) ĝi estas arta perilo kaj subtenas esperantistan identecon[6]. Estante pontolingvo, Esperanto akcelas komunikadon trans kulturoj kaj lingvoj[7].
Esperanto funkcias en ĉiuj sferoj de la kulturo, inkluzive de fikcia kaj malfikcia literaturo, teatro, radio, ĵurnalismo, blogado, kinarto, religio ktp.
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj :2
; $2